Dum la mondo ŝanĝiĝas, la Esperanto-movado evoluas. En ĉi tiu epizodo Tyron Surmon kaj mi juĝas la ŝanĝojn kaj tendencojn en Esperantujo kiujn ni rimarkis dum nia movadaneco. Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo Sekcioj de la epizodo: 00:00:00 Enkonduko - ni taksos aferojn 00:05:30 UEA kaj TEJO 00:22:15 Eventoj 00:42:00 Muziko 00:59:25 Esperanto en la reto 01:21:30 Tutmondeco 01:30:22 Kiomo de esperantistoj 01:40:37 Konkludo...
Apr 13, 2025•1 hr 42 min•Season 3Ep. 6
Kiel aspektas redaktado de junulara revuo en la 21-a jarcento? Pri tio mi babilas kun de membroj de la redaktora teamo de “Kontakto”: Karina Oliveira, la redaktoro, kaj Tatu Lehtilä, provleganto. Aŭskultu do pri la kulisoj de la laboro kaj pri nia vidpunkto pri tio en la sekva interparolo en “Fremdulo”. Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo
Nov 17, 2024•42 min•Season 3Ep. 5
Ĉu ekzistas vivo en Esperantujo post kiam oni eliris el la Estraro de TEJO? Kio estas la nuntempaj krizoj de TEJO? Kiom da Elektaj Komisionoj necesas por elekti novan Estraron? Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
Nov 10, 2024•41 min•Season 3Ep. 4
Unu jaron post nia lasta, duepizoda interparolo, mi renkontiĝas denove kun Rafał Darasz – Esperanto-aktivulo, doktoriĝanto pri gestolingvistiko, unuafoja partopreninto de IJK. Ni babilas pri la ŝanĝoj, kiuj okazis ekde nia lasta antaŭmikrofona babilado, kaj pri niaj vizioj pri Esperanto-aktivado. Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
Nov 05, 2024•30 min•Season 3Ep. 3
Resaluton! Jen la dua parto de la interparolo kun Rafał Darasz. En tiu ĉi parto ni traktas niajn spertojn en organizaĵoj Esperantaj kaj ne-Esperantaj – kaj ni diskutas pri la tediĝo kaj laco pro la laboro en ili. Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
Sep 10, 2023•37 min•Season 3Ep. 2
Saluton post longa paŭzo! Jen antaŭepizodo por la nova serio de “Fremdulo”. En ĝi mi parolas kun Rafał Darasz, doktoriĝanto pri signolingvistiko kaj la prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, pri loĝado en Pollando: ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Ĉu eblas senti sin fremdulo en sia propra lando? Ni malkovru tion en epizodo 3/01. Bonan aŭskultadon! Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
Sep 03, 2023•25 min•Season 3Ep. 1
Mi… mi eĉ ne scias kiel priskribi tion. Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
Jan 09, 2022•14 min•Season 2Ep. 7
Feliĉan novan jaron! En ĉi tiu epizodo mi volis paroli pri planado, sed anstataŭe mi senplane parolas pri kelkaj miaj konstatoj kiuj aperis dum la kristnaska periodo – pri la publikaj diskutoj en la reto kaj pri la karakterizaĵoj de diskutoj ĉe Twitter. Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
Jan 02, 2022•12 min•Season 2Ep. 6
Feliĉajn jarfinajn festojn kaj bonan novan jaron! Hodiaŭ mi daŭrigas la pli spontanean formon de la podkasto por honeste resumi la lastan jaron en mia vivo. Jarkompaso: yearcompass.com/eo Vizitu min ĉe Telegramo : t.me/fremdulo
Dec 26, 2021•14 min•Season 2Ep. 5
En mia hodiaŭa babilado mi invitas vin aliĝi al mia navigado tra la malkvieta maro de diversaj pripensaĵoj kiujn mi havis en la lasta tempo. Inter ili: la kulisoj de verkado de scienca artikolo, mia sperto pri retaj lecionoj ĉe universitato kaj miaj lastatempaj konstatoj pri la esenco de tradukado. Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
Dec 19, 2021•15 min•Season 2Ep. 4
En novembro mi sukcese iris al Parizo por viziti mian amikinon kaj ankaŭ iom rekonatiĝi kun la urbo. Mia reveno ne estis tamen tiom sukcesa… Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
Dec 12, 2021•12 min•Season 2Ep. 3
Serĉado de loĝejo povas esti malfacila en ĉiu urbo en la mondo, kaj ankaŭ la varsovia loĝejmerkato havas siajn specifajn malfacilaĵojn. Mi tamen sukcesis ekhavi iun loĝejon por mi – kiel mi faris tion? Kaj kiun impreson mi havas pri tio post kiam mi travivis kelkmonatan serĉadon de loĝejo en Parizo? Aŭskultu mian rakonton pri tio en la unua epizodo de la dua serio de #Fremdulo! Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
Apr 27, 2021•10 min•Season 2Ep. 1
Saluton kaj bonvenon al la dua serio de Fremdulo! #fremdulo Aŭskultu ĉe Anchor, Spotify, Google Podcasts, Apple Podcasts kaj pli! Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
Apr 20, 2021•1 min
En la resuma epizodo de la podkasto (aŭ ĉu nur de la unua serio?) mi parolas pri miaj rimarkoj post reveno al Pollando. Rimarkoj, notoj kaj komentoj bonvenas ĉe t.me/tkubis.
Mar 01, 2021•7 min•Season 1Ep. 22
Ĉi-semajne mi revenas al Pollando! Kaj tuj antaŭ mia reveno mi pripensas iom pri la aferoj kiuj mankis al mi en Francio dum mi estis ĉi tie.
Feb 04, 2021•11 min•Season 1Ep. 21
🎂🎉 Antaŭ precize dek jaroj mi komencis lerni Esperanton. Pro tiu okazo en la 20-a epizodo mi iom retrorigardas la decidon kaj provas juĝi kiagrade ĝi influis mian postan – kaj nunan – vivon. Cetere, la manko de muziko havas kelkajn kialojn, el kiuj nur unu estas ke mi estas pigra. Vi estas bonvenaj plendi se tio tro ĝenas.
Jan 29, 2021•6 min•Season 1Ep. 20
📻 Pro la koincido de diversaj okazaĵoj foje mi estas iasence devigata aŭskulti francajn radiostaciojn. Kaj mi kaptis la okazon por povi iom plendi pri la francaj radioj ĝenerale.
Jan 25, 2021•6 min•Season 1Ep. 19
Ĉi tiu epizodo komence temas nur pri miaj plendoj kaj mia sinteno al la reveno al Pollando… Sed poste mi komencas paroli ankaŭ pri la libroj kiujn mi lastatempe fin- aŭ ek-legis. Retour à Reims (Didier Eribon) Głos (Wojciech Mann) Historia muzyki polskiej (red. Stefan Sutkowski)
Jan 20, 2021•11 min•Season 1Ep. 18
Vikihodiaŭ mi vikirakontos iom pri miaj vikihobioj kaj pri tio kion mi vikifaras kiam mi fakte devus vikiprepari vikilaboraĵojn por mia vikiuniversitato. Vikivojaĝo: https://eo.wikivoyage.org muziko: airtone – resonance feat. SackJo22, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/airtone/61321
Jan 14, 2021•12 min•Season 1Ep. 17
Plenigu vian Jarkompason! https://yearcompass.com muziko: Martijn de Boer (NiGiD) – Malenky Prospekty feat. Javolenus, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/56495
Jan 09, 2021•11 min•Season 1Ep. 16
En la unua postkristnaska, kaj samtempe la lasta ĉi-jara epizodo mi rakontas pri miaj plej baldaŭaj planoj kaj finfine! – mi klarigas kial mi decidis fari kaj publikigi la du intervjuojn (en epizodoj #12 kaj #13). Mi ankaŭ konfesas ke mi eble ne tro kontentas pri ili… muziko: cdk - Sunday de Analog By Nature kaj Aussens@iter, laŭ la permesilo CC BY: http://dig.ccmixter.org/files/cdk/53755
Dec 27, 2020•10 min•Season 1Ep. 15
Feliĉajn jarfinajn festojn! Aŭ… ĉu oni tamen povas festi ion? Kio surprizis min pri la franc(i)aj decembraj festoj? muziko: Bad Readings de Martijn de Boer (NiGiD), laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/62034
Dec 23, 2020•9 min•Season 1Ep. 14
En la dua intervjua epizodo aperas Beniamin, 24-jara esperantisto el Bytom (PL). Ni parolas pri niaj spertoj kiel novuloj, obstakloj por partopreni Esperanto-eventojn, kaj fine pri la planoj de Beniamin por plua Esperanto-agado. Beniamin rakontas ankaŭ iom pri sia magistra laboraĵo, en kiu li prezentis programon kiu prilaboras tekston en Esperanto. muziko: adrift, airtone feat. MalreDeszik, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/airtone/62216
Dec 18, 2020•21 min•Season 1Ep. 13
En ĉi tiu epizodo mi parolas kun Tymoteusz (Tymek) Smoliński pri lia sperto en Esperantujo, lia kompreno pri la Esperanta kulturo kaj pri lia unua Esperanto-evento. Ĉu oni povas kontribui al nia kulturo per esperantlingvaj memeoj? Ĉu Esperanto kaj esperantismo povas esti parto de ies identeco? Aŭskultu kiel la aferojn vidas Tymek, esperantisto ekde du jaroj.
Dec 11, 2020•15 min•Season 1Ep. 12
Ĉi tiun epizodon mi dediĉas al recenzo de la nova koncertalbumo de La Perdita Generacio – ĉar kiel ŝatanto de LPG mi ne povis tute ne komenti la longe atendatan aperaĵon. Ĉu vi pensas ke mi ŝatas la novaĵon? Aĉetu la albumon ĉe Vinilkosmo : https://www.vinilkosmo-mp3.com/fr/pop-rock-hip-hop-electro/la-perdita-generacio-117/5-%C4%89iuj-ni-amegas-usonon.html Aŭskultu la albumon ĉe Spotify : https://open.spotify.com/album/2iFi0inIthchVeCOk9P9Mz?si=MTk_pAsFSwCmTk8y0TTgyQ...
Dec 06, 2020•14 min•Season 1Ep. 11
Ĉi-epizode mi traktas iom tiklan temon, aŭ almenaŭ temon pri kiu sufiĉe multaj personoj estas sentemaj. Temas pri sano, aŭ pli precize denta sano, dentistaj seancoj kaj mia sperto kun la dentista sanservo en Francio. muziko: adrift, airtone feat. MalreDeszik, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/airtone/62216
Dec 01, 2020•13 min•Season 1Ep. 10
Hodiaŭ mi babilos pri mia remalkovro de la Esperanta kulturo, iom pli persone ol antaŭe. Pri muziko, pri tradukoj, pri podkastoj kaj la amatoreco en nia movado. Por la unua fojo la kruda materialo antaŭ muntado havis pli ol duonhoron. Ĉu vi rekonos en kiuj lokoj mi decidis forigi fragmentojn? muziko: Jakub Żuber - light that frightens us, https://soundcloud.com/thoughts_wav
Nov 26, 2020•13 min•Season 1Ep. 9
Mi rakontas pri la defioj kiujn mi devis respondi dum tradukado de tre specifa muzika teksto. La tradukita parto de la bildstrio troveblas ĉe http://verkoj.com/bildrakontoj/historio-de-la-muziko/ muziko: another perspective de panu, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/panumoon/60396
Nov 14, 2020•13 min•Season 1Ep. 8
Ĉi-epizode mi per longa babilado respondas al la kurta demando: “kion vi studas?”. Mi ankaŭ rakontas iom pri la enhavo de mia venonta diplomlaboraĵo. Referencoj por la emika kaj etika vidpunktoj: Kubik, G. (1996). “Emics and Etics Re-Examined, Part 1: Emics and Etics: Theoretical Considerations”. African Music, 7 (3), 3-10. URL: https://www.jstor.org/stable/30250055 Pike, K. L. (1990). “On the Emics and Etics of Pike and Harris”. En: Emics and Etics. The Insider/Outsider Debate (pp. 28-47). Newb...
Nov 08, 2020•11 min•Season 1Ep. 7
Pri la manifestacioj en Pollando, pri la enfermiĝo en Francio… kaj pri mia vizito en Turo. Jes, *abortigo, ne aborto. muziko: Journey Into Sleep, Martijn de Boer (NiGiD), laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/57182
Nov 02, 2020•10 min•Season 1Ep. 6