Don't just listen to podcasts. Learn from them with transcripts, summaries, and chapters for every episode. Skim, search, and bookmark insights. Learn more
En ĉi tiu epizodo (registrita ĵaŭdon, la 15-an de oktobro 2020) mi rakontas pri miaj vojaĝoj kaj ekskursoj – pasintaj kaj estontaj. Nur dum la muntado mi rimarkis ke la sonkvalito estas malpli alta ol en la antaŭaj epizodoj – pardonu! Mi strebos ripari tion en la venontaj! muziko: Jakub Żuber - light that frightens us, https://soundcloud.com/thoughts_wav
Mi venis al Francio en tre specifa momento – en la tempo de la kronvirusa pandemio. Kiel la situacio aspektas en Francio? Ĉu mi povas senti min sekura? Ĉu estas io surpriza pri la franciaj sanitaraj reglamentoj? muziko: Jakub Żuber - light that frightens us, https://soundcloud.com/thoughts_wav
La serĉado de la loĝejo estis por mi unu el la plej streĉigaj aferoj de la somero. Necesis obstino, pacienco kaj… bonŝanco. Sed fine mi sukcesis. Aŭ ĉu mi ne sukcesis? muziko: Still Water Romance, Martijn de Boer (NiGiD), laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/54447
Saluton! En tiu ĉi epizodo mi prezentas min kaj iom klarigas kio estos tiu ĉi serio. Mi intence ne priparolis pli detale kelkajn aferojn por havi materialon por postaj epizodoj. Ĝis la sekva fojo! muziko: Bossa for Nights, Martijn de Boer (NiGiD), laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/61758