Ludrecenzo de Killzone Liberation
Feb 20, 2009•2 min
Episode description
Tio cxi estas la ludrecenzo de Killzone Liberation (Mortigterzono Liberigo) je la PSP konsolo.
This is the game review of Killzone Liberation on the PSP console.
Transskribo de tiu cxi epizodo:
Sal'! Tio ĉi estas mia ludrecenzo de la ludo Killzone: Liberation (en Esperanto Mortigterzono: Liberigo). La ludo estas pafludo, kaj havas estontecan okazejon, kiam homoj koloniigis en la kosmo, kaj havas du partiojn: La ISA (International Strategic Arms - Internaciaj Strategiaj Armiloj) kaj la kontraŭuloj, la Helghast (de la planedo Helghan).
La ludanto ludas kiel Jan Templar, ISA-soldato kaj heroo de la ludserio. Jan batalas kontraŭ la Helghast, kiuj invadis lian hejmplanedon, ISA planedo Vekta. La ludanto ankaŭ povas ludi kiel Helghast-soldato en la modo de multludantoj.
Malgraŭ iliaj pli malfortaj korpoj kaj pli malbonaj armiloj, estas plezure ludi en la rolo de ISA. La grafikefektoj estas tre bonaj sur la PSP konsolo, kaj la direktsistemo estas tre facila kaj simpla.
Ĝi ne havas la perspektivo de unua-persono kiel Killzone sur PS2, sed tiu ĉi ludo estas tre plezura, kaj mi donas kvin stelojn por ĝi.
For the best experience, listen in Metacast app for iOS or Android
