Ĉiumonate per podkasto, la ĉefartikolo kaj aliaj eltiraĵoj el nia kritika monatgazeto de informoj kaj analizoj. Redaktata en Parizo ekde 1954 kun Esperanta versio ekde 2002, Le Monde diplomatique eldoniĝas en 25 lingvoj, kaj ĝin legas unu miliono da homoj tra la mondo. Ni speciale okupiĝas pri aŭtoritata ĵurnalismo, elstarante sur la ĉiam pli unuforma tereno de la amaskomunikiloj pro nia kritika vidkapablo, profundaj analizoj pri mondaj aferoj, kaj raportoj lumigantaj la staton de nia planedo. La «Diplo» estas sendependa kaj internacia, kun freŝa perspektivo pri la mondo. Vi trovos la tekstojn kaj la ceteron de la gazeto ĉe https://eo.mondediplo.com.
Don't just listen to podcasts. Learn from them with transcripts, summaries, and chapters for every episode. Skim, search, and bookmark insights. Learn more
La epizodo diskutas la "okan fronton" de Israelo, "batalon por la vero", direktitan de Ĉefministro Netanjahu por rekapti la korojn kaj mensojn de la usona publiko per sociaj retoj. Ĝi esploras kiel platformoj kiel TikTok defias la oficialan rakonton kaj kiel Israelo provas influi ilin per kampanjoj kaj influantoj. Krome, la epizodo analizas la akuzojn kontraŭ TikTok pri partianeco kaj la eblan transprenon de la platformo fare de Larry Ellison, kiu havas vizion pri datumkontrolo kaj gvatado, ebligante pli efikan regadon de la publika debato.
Post S-roj Theodore Roosevelt, kiu konsideris Latin-Amerikon kiel “malantaŭan korton”, kie Usono povis laŭvole interveni, George Marshall, kiu aprobis la bombadojn de Hiroŝima kaj Nagasaki kaj organizis unu el la unuaj entrudiĝoj de la malvarma milito, Henry Kissinger, fervorulo de malstabiligo, kaj Barack Obama, kiu bombardis Afganujon, Irakon, Libion kaj Sirion, S-ro Donald Trump povis prave havi esperojn pri la atribuo en 2025 de la Nobel-premio pri paco … Legu la tekston de la artikolo: http...
La eŭropaj regantoj estas krimhelpantoj de Israelo ne nur per pasiveco kaj neagado. Ili donis konstantan konkretan subtenon al Telavivo, kaj preskaŭ sendifektan politikan subtenon. La defendantoj de la palestinanoj, kiuj denuncas genocidon kaj postulas respekton de la internacia juro, ricevas ja malsimilan traktadon. “Le Monde diplomatique”, Oktobro 2025. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/10/article3332.html Artverko: Lieve Verschuier — “De grote brand van Londen...
La arabaj landoj ne helpos Gazaon. Neniu el ili ekproponis ian ajn gravan diplomatian iniciaton por malhelpi reokupadon de la enklavo kaj ĉesigi la israelan fajran diluvon, kiun ĝi suferas de preskaŭ du jaroj. “Le Monde diplomatique”, Septembro 2025. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/09/article3322.html Artverko: Francisco de Goya — “Los Desastres de la Guerra” (La katastrofoj de la milito), gravuraĵo n-ro 18, “Enterrar y callar” (Enterigi kaj silentigi), 1863. H...
Konstatebla ie ajn en Eŭropo, la korelativeco inter kreskado de migraj fluoj kaj kreskado de ksenofobaj partioj ŝajnas preskaŭ aŭtomata. “La franca popolo ne plu volas enmigradon” deduktas S-ino Marine Le Pen, antaŭ ol alvoki referendumon. Sed per kia demando? “Le Monde diplomatique”, Aŭgusto 2025. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/08/article3318.html Artverko: Franz von Stuck — “Ödipus Löst das Rätsel der Sphinx” (Edipo solvas la enigmon de la Sfinkso), 1891. Ho...
Kaj jen Irano. Post Gazao, Cisjordanio, Libano, Sirio, Jemeno. Baldaŭ estos pli facile listigi la landojn kaj regnojn de Proksim-Oriento, kiujn Israelo ne bombadis en 2025. Por ĝustigi sian novan atakon, Telavivo, same kiel kutime, asertis sian "laŭrajtan memdefendon". Tamen la faktoj ne estigas dubon. "Le Monde diplomatique", Julio 2025. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/07/article3314.html Foto de Jeremy Thompson : la ĉevalkapo, kiun trovas en sia lito Jack Wol...
Ĉiujn tagojn, la francoj mezume pasigas inter unu kaj du horojn vizitante interretajn sociajn retojn. Por kapti ilian atenton, influistoj havas manierojn bone elprovitajn kaj tre efikajn. Vetkurante por la plej granda spektantaro, ĉiuj volas imiti ilin. Jen esploro de tia universo submetita al algoritmoj. «Le Monde diplomatique», Junio 2025. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/06/article3307.html Foto de Martin Fisch : influisto pozas antaŭ kamerao en Srilanko, Jan...
Por S-ro Donald Trump «tariff» (doganpago) estas «la plej bela vorto en la vortaro» . Ĉu ankaŭ por la maldekstro? Nun embarasiĝinta de la naciisma direkto, kiun donas al ĝi la usona prezidanto, ĝi estis antaŭ nelonge fiera defendi sian propran version de protektismo. «Le Monde diplomatique», Majo 2025. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/05/article3297.html Foto de J Narrin: manifestacio en Seattle, Usono, kontraŭ la ministra konferenco de Monda Organizaĵo pri Kome...
Stranga alianco ekformiĝas. Ja ne tiu de «malbono» en kiu ariĝas la «malamikoj» de Okcidento. Nek tiu de s-ro Donald Trump ĝis s-ro Vladimir Putin. Sed pli vasta alianco, tiel laŭmoda kiel miskonata: la internacio de cenzuristoj, en kiu flankalflanke troviĝas aŭtokratoj, demokratoj kaj burokratoj. «Le Monde diplomatique», Aprilo 2025. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/04/article3287.html Artverko: Walter Praefke — «Scissors» (Tondilo), 1939. Hosted on Acast. See ...
Jen partio, kiu gajnas ok milionojn da voĉoj en dudek jaroj. Kiu estas ĝia recepto? Kiaj estas ĝiaj ingrediencoj, ideologiaj aŭ sociologiaj? Pri tio, pluraj freŝdataj publikigaĵoj donas valorajn respondojn. «Le Monde diplomatique», Februaro 2025. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/03/article3276.html Foto far Blandine Le Cain, CC BY 2.0. Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information....
Kun iliaj borsaj kapitaloj, kiujn envias eĉ malnetaj enlandaj produktoj, ilia kontrolo pri dissendado de informoj, kaj ilia ĉieesto en socialaj interrilatoj, la usonaj gigantoj de ciferecaj teknologioj ŝajnis fine pli potencaj ol ŝtatoj. Fabriki monon (virtualan) aŭ konkeri la kosmon, ilia apetito por regpovo ŝajnis senlima. La sensacia submetiĝo de la « teknaj» mastroj al s-ro Donald Trump tamen rivelas nudajn reĝojn, dependantajn de politika regpotenco. «Le Monde diplomatique», Februaro 2025. ...
Pri la balotadoj, kiuj punktis la jaron 2024, ne estis antaŭskribite, ke la prezidanta balotado de Rumanujo havos apartan gravecon. De post 1989 kaj la disfalo de komunismo Social-Demokrata Partio (PSD) kaj Nacia Liberala Partio (PNL), ambaŭ same tiom atlantikismaj kaj poreŭropaj, sin sekvas en regado, kiam ili ne kune regas, kiel okazas nun. Surprizo de internacia amplekso ŝajnis do tute ne probabla. «Le Monde diplomatique», Januaro 2025. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondedipl...
Esti senigita de laboro estas malbeno. Tro ofte labori estas sufero, kiam ĝi donas la senton, ke oni dronas en oceano da sensencaj, lacigaj kaj tro multaj taskoj. Ekde la 1980-aj jaroj, la francaj regantoj kontribuis por igi salajrecon sperto de maljusteco, kaj nuntempe firmigas tiun ĉi alternativon: estas tio aŭ nenio. «Le Monde diplomatique», Decembro 2024. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/12/article3259.html Artverko: Konstruistoj en la ĉirkaŭurbo Issy-les-Mo...
Ĉu eblas samtempe brustoŝveli kaj ventrodanci? Laŭ arta vidpunkto, tio estas malkonsilinda: brusta rigideco malhelpas pelvan flekseblecon, kaj rezultas malgracia movo, kiu iom ridindigas la faranton. Laŭ diplomatia vidpunkto la rezulto ne estas pli konvinka. La eŭropaj regantoj, kiuj akceptis la elekton de s-ro Donald Trump per miksaĵo de fanfaronado kaj omaĝeco, baldaŭ konstatos tion. «Le Monde diplomatique», Decembro 2024. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/12/a...
Malabundo: tiu metodo estas tiel misfamiĝinta, ke oni ne plu aŭdacas diri ĝian nomon. La franca registaro do aludos «buĝeton por reĝustigo», «por respondecemo», «por vero». Tiel ĝi revenas. Ne kiel ŝokterapio, sed iom post iom, diskrete, preskaŭ honte. «Le Monde diplomatique», Novembro 2024. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/11/article3245.html Artverko: Edmond Allouard. — «Ruines de la Cour des comptes: la salle des fêtes» (Ruinoj de la Revizora Kortumo: la aran...
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/10/article3236.html Tiel la historio estas abunde manipulata. Ĝi pravigas militojn, senkvalifikas kontraŭulojn, kunveldas kolektivajn identecojn. Ĉiu povas tion kaŝi, reskribi, distordi, en ĝi elhaki analogion, referencon ekde kiam ili komfortigas demonstradon. Por kontraŭagi la dominantan pensadon daŭre necesas duobla laboro. Ĉar eĉ antaŭ ol montri miskonatan vidon al la pasinteco, necesas forigi la kliŝojn kiuj nebuligas nian ...
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/09/article3226.html Per sia decido, la 30-an de Julio, agnoski la suverenecon de Maroko super la Okcidenta Saharo per simpla mesaĝo adresita al la reĝo Mohammed-la 6-a, s-ro Emmanuel Macron ne nur simple ignoris la internacian juron, sed ankaŭ serioze tuŝis la delikatan ekvilibron de la francaj rilatoj kun Alĝerio. «Le Monde diplomatique», Septembro 2024. Artverko: Paul Klee. — «Versandete Siedelung» (Ŝlima setlejo), 1935. Hoste...
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/08/article3218.html La politikaj gvidantoj estas taskitaj trankviligi la debatojn, mildigi la kontraŭecojn, malvarmigi la pasiojn. Ĉar kiel eblus imagi socion en trankvilo, se oni, ekde kiam oni estas ĉe la pinto de la potenco, ne ŝparas insultojn? «Le Monde diplomatique», Aŭgusto 2024. Artverko: Pieter Brueghel la pliaĝa. — «De strijd tussen Vasten en Vastenavond» (La batalo inter Karesmo kaj Karnavalo), 1559. Hosted on Acast. ...
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/07/article3213.html La internaciaj tribunaloj malofte troviĝis tiom en la atento de la publika opinio. La du procesoj komencitaj en Hago pri Gazao – unu kontraŭ la ŝtato Israelo, la alia kontraŭ ties gvidantoj kaj kontraŭ tiuj de Hamaso – montras la romplinion de moviĝanta mondpolitiko. «Le Monde diplomatique», Julio 2024. Foto: Justflix (CC BY-SA 4.0) Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information....
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/06/article3207.html Kion do faras la francaj ĵurnalistoj kaj komentistoj, kutime tiom avidaj je «sekretaj dokumentoj» pri Ruslando! La 28-an de Aprilo, germana konservativa gazeto servis al ili sur arĝenta pleto konfidencan projekton el la Oriento, la lastan version de la Pac-interkonsento intertraktita de Kievo kaj Moskvo komence de la milito. Do, teksto grava, kies akcepto povintus eviti du jarojn da alfrontiĝo kaj centmilojn ...
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/05/article3199.html Dum bataloj kaj israelaj bombadoj daŭras en Gazao, kie la homaj vivkondiĉoj senĉese pli katastrofiĝas, nova konflikto kun eventualaj ruinigaj konsekvencoj estis ĵus evitita inter Telavivo kaj Teherano. Tamen, nenio ŝajnas havi la kapablon ĉesigi alfrontiĝan logikon inter tiuj du malamikoj. Akram Belkaïd, «Le Monde diplomatique», Majo 2024. Foto: Israela ĉasaviadilo ekflugas je la 15-a de Aprilo 2024 dum la pa...
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/05/article3200.html Ventegoj, sekecoj, inundoj … Ĉie en la mondo la pliiĝo de la klimataj malcertecoj kaŭzas konsiderindajn perdojn por la asekuristoj. Tiuj, ĉi-okaze, ne faras al si tro da demandoj. Se risko fariĝas tro kosta, ili altigas la kontribuaĵojn ; se tio ne sufiĉas, ili ĉesas ĝin kovri. «Le Monde diplomatique», Majo 2024. Artverko: Winslow Homer. — «Danger» (Danĝero), 1883-1887. Hosted on Acast. See acast.com/privacy ...
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/04/article3194.html Tio estas kvazaŭ la ludo de sep diferencoj, sed inverse. Anstataŭ serĉi malegalecojn en du preskaŭ identaj bildoj, necesas trovi komunaĵojn en malsamaj bildoj, sed kiuj enhavas tiom da detaloj ke oni ĉiam povas trovi iajn similaĵojn. Tempoj de milito taŭgas aparte bone por tio. «Le Monde diplomatique», Aprilo 2024. Foto: la brita ĉefministro, Neville Chamberlain, dismontras la Munĥenan interkonsenton ĉe la ae...
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/03/article3183.html Tiaj sankcioj, kutimaj en la antikveco kaj en la mezepoko, estas nuntempe konsiderataj kiel barbarecaj. En Palestino, tamen, la tempo de kolektivaj punoj ŝajnas esti neniam malaperinta. «Le Monde diplomatique», Marto 2024. Artverko: Ivan Ajvazovskij. — «Всемирный потоп» (Diluvo), 1864. Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information....
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/0000/00/article3170.html La komentistoj, kiuj pritraktas ĉefe la guton kiu superfluigas la vazon anstataŭ la torentojn kiuj ĝin plenigis, resumas la koleron per protesto «kontraŭ la mediaj normoj», kvazaŭ la kampuloj estus nepre indiferentaj pri la klimata krizo. Sed ĝuste tion la manifestaciantoj akuzas iom ĉie en Eŭropo: la absurdecon de sistemo kiu igas ilin kontribui al ilia propra detruado. «Le Monde diplomatique», Februaro 2024...
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/01/article3154.html El vidpunkto de la internacia juro, la situacio estas klarega: Ruslando okupas kontraŭleĝe sian ukrainan najbaron, same kiel Israelo kontraŭleĝe okupas sian palestinan najbaron. Oni devus mallaŭdi ambaŭ same. «Le Monde diplomatique», Januaro 2024. Artverko: Paul Klee. — «Schwankendes Gleichgewicht» (Fluktanta ekvilibro), 1922. Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information....
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2023/12/article3143.html La eŭropaj gvidantoj ripete asertas, ke ili ne volas subkoste proponi la aliĝon al la Unio. Sed, kontraste al la antaŭaj kandidatoj, Ukrainujo ne estas taksata laŭ siaj kapabloj plenumi la famajn «kriteriojn» – koncerne luktadon kontraŭ la korupto, respekton de la jurŝtato, defendon de la malplimultoj, buĝetan ekvilibron… –, sed laŭ aktualaj geopolitikaj konsideroj. «Le Monde diplomatique», Decembro 2023. Fot...
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2023/11/article3133.html De la financa frakaso de 2008 ĝis la incendio de Proksim-Oriento tra la klimata krizo kaj la invado de Ukrainio, dum la pasintaj dek kvin jaroj nia mondo trafis sinsekvon de skuoj, kiuj konfuzegas la intelektajn kaj geopolitikajn kompasojn. Ne tiun de «Le Monde diplomatique», kiu defendas, preskaŭ sola nun, senpartiecon kaj petas helpon de siaj legantoj por subteni ĝian batalon. «Le Monde diplomatique», Novem...
Nov 01, 2023•34 min
For the best experience, listen in Metacast app for iOS or Android